Skip to content

Foto pri somero premiita

28.12.2009

Eble ankaŭ en via laborejo estas interna bulteno, kiu bezonas materialon kiel artikolojn kaj fotojn. Ĉi-aŭtune la nia anoncis fotokonkurson pri la temo ”somero”. Al la konkurso alvenis kvindeko da fotoj. La rezultoj aperis en la decembra numero. La ĵurio konsideris la senditajn fotojn nekutime altnivelaj. La unuan premion gajnis mia foto pri ridmevoj (Larus ridibundus), kiun mi nomis ”ora vespera momento”. Jen mi prezentas tiun foton ankaŭ al la esperantista legantaro. Klaku la bildon por vidi ĝin en pli granda mezuro.

Advertisements
One Comment
  1. 31.12.2009 5:18 atm

    Vere altnivela!
    Gratulojn!

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: