Skip to content

Paruoj – vintraj gastoj

27.12.2009

Mi devas tuj klarigi, ke paruoj ne troviĝas en Finnlando nur vintre. Male, ili vivas ĉe ni la tutan jaron. Oni tamen povas nomi ilin vintraj gastoj, ĉar vintre ili proksimiĝas al homaj loĝejoj kaj al lokoj, kie oni manĝigas birdojn. Somere ili kutime kaŝiĝas en arbaroj kaj estas malpli facile videblaj.

En Finnlando estas kutimo, ke oni starigas vintre birdmanĝujon, kien oni metas semojn kaj sensalan grason kaj havas eblecon observi la vizitantajn birdojn. Tiu kutimo iomete suferis, ĉar pro timo de birda gripo oni malpermesis manĝigadon de birdoj en urboj.

Ekzistas pluraj specioj de paruoj. Kiam oni parolas pri paruo, oni ĝenerale pensas pri granda paruo (Parus major, fi talitiainen, sv talgoxe). Eble eĉ pli gracia kaj nuntempe same ĝenerala, almenaŭ en suda Finnlando, estas blua paruo (Parus caeruleus, fi sinitiainen, sv blåmes). Malpli ofte videbla estas salikparuo (Parus montanus, fi hömötiainen, sv talltita), sed kelkfoje oni povas vidi ankaŭ ĝin en birda manĝejo.

Grandaj paruoj komencas sian printempan kantadon ĉe ni en marto, kelkfoje jam pli frue. Antaŭe eĉ infanoj sciis, ke ili kantas ”ti-ti-tyy”. Tiel ne estas plu. Ili ŝanĝis sian kantostilon, almenaŭ en urboj. Kutime ili nun havas dusilaban kanton ”ti-ti”, ”ti-ty”. Tre malofte aŭdiĝas la malnova trisilaba melodio. Eble ili ankoraŭ kantas tiel en via loĝloko?

En la supra foto estas granda paruo kaj blua paruo. Sube grandaj paruoj.

Blua paruo.

Salikparuo.

Advertisements
2 komentoj
  1. fabigen permalink
    30.12.2009 2:50 ptm

    Tre belaj fotoj. Ili plaĉas al mi.
    fabigen

  2. 31.12.2009 5:11 atm

    Bulgarlingve la birdeto nomiĝas siniger kaj estas amata. Kiam iu parolas belsonece oni diras: “Peti kiel paruo”.
    Tre belaj fotoj, dankon!

    Feliĉan Novjaron!

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: