Skip to content

Vintro alvenis al Helsinki

21.12.2009

Tiuj ĉi ne estas fiŝkaptistaj flosiloj, sed buoj por fiksi boatojn. La cirkloj ĉirkaŭantaj ilin kreiĝis kiam la nivelo de la akvo ŝanĝiĝis iomete sub la glacio. 

Neĝa tabloaranĝo.

Naturaj puzleroj. La fenomeno kreiĝas, ĉar la glacio rompiĝas pro la ondado kaj ŝanĝoj en marnivelo.

Kreiĝanta glacio en kajfosto. La maro ondas kaj de tempo al tempo la lumo brilas el sub la glacio.

Natura glazuro.

Ankaŭ belformaj pendoglacioj jam videblis.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: